D1a

PROMENO TRA LA URBO

Insulo Tumski estas la plej malnova enloĝata parto de la urbo. Jam en la 9a-10a-a jarcentoj ekzistis ĉi tie fortikigita princa kastelo kun vasta suburbo. Post la transigo de la kastelo en maldekstran bordon de Odro, sur la Insulo Tumski en la jaro 1000 oni konstruis la unuan katedralon de Sankta Johano la Baptisto kaj poste en la 14a-16a jarcentoj vicon da sakralaj objektoj. Insulo Tumski estiĝis la centro de ekleziaj aŭtoritatoj. En la 19-a jc. oni superŝutis malnovan fluejon de Odro, tial Insulo Tumski ĉesis ekzisti kiel la insulo, sed la nomo restis. La nuna Insulo Tumski estas unu el multaj turistaj atrakcioj de Vroclavo kaj ŝatata promenloko de vroclavanoj.

Urboplaco je areo de 3,6 hektaroj konservis sian spaco-sistemon de la dua duono de 13-a jc. Apartenas al unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĉirkaŭ la urboplaco staras 60 brikdomoj je renesanca, baroka kaj klasika stiloj. Meze de la placo grupiĝas konstruaĵoj kun plej grava kaj grandioza gotika-renesanca urbodomo el 14a-16a jc., perlo de sekulara arĥitekturo kun belega internaĵo. Krom reprezentaj salonegoj, en kiuj okazadas urbaj solenaĵoj, troviĝas Historia Muzeo. Antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo staras la monumento de grafo Aleksandro Fredro, pola granda poeto, skulptita de Leonardo Marconi kaj alportita el Lvovo en la jaro 1956.