Loĝado

Ĉefa kongresa loĝ-bazo estos tri hoteloj tre proksimaj al  vroclava stacidomo Wrocław Główny:

Dustela hotelo „Piast:  https://piastwroclaw.pl/de/hotel-de/

Tristela hotelo „Europejski” en kiu oni rajtas tranokti, kiam elĉerpiĝos ĉambroj en „Piast”:  https://europejskiwroclaw.pl/de/

Hotelo „Polonia”    http://www.poloniawroclaw.pl/de/

La kongresaj prelegejoj troviĝas en hotelo „Piast”, kiun oni konsideros  „Kongresejo”.

Kelkaj programeroj okazos en aliaj ejoj, kiujn ni precize indikos en kongresa libro.

PREZOJ  EN  HOTELOJ  (POR UNU NOKTO KUN MATENMANĜO)

 Unulita  ĉambro en hotelo “Piast” 50 €
 Unu persono en dulita ĉambro en hotelo “Piast” 30 €
 Unu persono en dulita ĉambro (por handikapitoj – entute 3   ĉambroj) en hotelo “Piast” 30 €
 Unu  persono en dulita ĉambro en hotelo “Polonia” 20
 Jam elĉerpiĝis  – kvarlitaj ĉambroj en hotelo “Polonia”

Ni ofertas eblecon tranoktadi en hostelo „Vanilla”     www.vanillahostel.pl/wrocław/pokoje,

Ĝi troviĝas ĉ. 500 metrojn de Malnova Urbo kaj 1500 metrojn de kongresejo, kiun oni povas atingi per tramo numero 0 (4 haltejojn).      Estas rezervitaj por gekongresanoj ses 2-litaj kaj tri 3-litaj ĉambroj (numeroj 03, 05, 114, 204, 210, 215 kaj 203, 205, 207) kun banĉambro. Sur ĉiu etaĝo  troviĝas kuirejeto, kie oni povas prepari ion por trinki kaj eĉ manĝi.                                                                 Hostelo estis renovigita antaūnelonge, posedas novajn litojn kaj estas sufiĉe  agrabla por vivi tie dum unu semajno.