T1

Plej interesa en tiu regiono de Meza Silezio estas Kotlina Jeleniogórska (Cervomontara Valo). De antaŭ multaj jaroj ĝi estas konata plej parte pro majesta montoĉeno Karkonosze (Karkonoŝe) kun plej alta pinto Śnieżka (Neĝulino). Krom tio la regiono estas riĉa je antikvaĵoj, lokaj tradicioj kaj metiartoj. Hodiaŭ tiu riĉeco estas malkovrata kaj pli kaj pli ofte fariĝas pli granda „magneto”, por veni ĉi tien ol konataj ĝenerale montaroj. Dum mallonga restado oni povas vidi plej grandan amasigon de palacoj en Eŭropo, mezepokajn kastelojn, setlejon de tirolaj domoj aŭ pordegon kreita el makzeloj de baleno. Oni povas ankaŭ vidi preĝejon el kiu oni vidas la montopinton Śnieżka kaj al kiu oni eniras tra enirejo apogita per kolonetoj je aĝo pli ol 2000 jaroj. Tiujn kolonetojn donacis al la tiama posedanto de palaco en Myslakowice frato de Napoleono.

Vizitataj objektoj/ atrakcioj: ĉirkaŭ 11.30 Parko de Miniaturoj en Kowary/Palaca-Ĝardena Komplekso en Bukowiec, Setlejo de Tirolaj Domoj/Palaco en Myslakowice /14.00 tagmanĝo/Palaco de Paŭlinoj en Jelenia Góra/ Palaca Komplekso en Łomnica/ Palaco Wojanów/(kastelo Karpniki)