D1b

Dum la kongreso ni  instigas viziti vroclavan botanikan ĝardenon. Ĝi estis  fondita en jaroj 1811-1816 sur la loko de likviditaj urbaj fortifikaĵoj kaj estas vera oazo de verdaĵo meze de la urbo.

Promenante aŭ sidante inter tre belaj florbedoj, kurac-herboj, dekoraciaj arbustoj ni sufiĉe ripozas. Printempe, kaj specjale fine de majo,  dum florado de azalioj kaj rododendronoj, la ĝardeno aspektas eksterordinare belege. Ĝi famas ankaŭ pro oranĝerio kun afrikaj plantoj, alpinario kaj plej granda en Pollando kaktejo.